Movado de suverenaj civitanoj

Afiŝtabulo de la suverena civitana movado en Britio. La mesaĝo estas kritika de "laŭleĝa nomfraŭdo".
Ekzempla ilustraĵo de suverena civitano memfarita "licencplato "

La Movado de suverenaj civitanoj (angle Sovereign citizen movement, mallongigite SovCit) estas neformala socia movado kiu originis kaj ekzistas ĉefe en Usono. Similaj movadoj, ankaŭ uzante la nomon "Liberaj Homoj de la Tero", ekzistas en Kanado, Britio kaj Aŭstralio. En tiuj landoj la nuntempa movado estas ankaŭ konata kiel Freemen on the Land. Tre simila grupo en Germanio, la Reichsbürger-malakceptas la Federacian Respublikon, kaj nur rekonas la "Reich" (Imperio aŭ la Tria Regno). Lastatempa aŭstra varianto estas la Staatenbund Österreich.

Grupoj de la movado kunigas homojn kiuj malakceptas la ekzistantan juran ordon, asertante ke ĝi estas kontraŭleĝa, serĉante la realan juran ordon en natura juro. Ĝiaj subtenantoj opinias, ke la ŝtato, en kiu ili loĝas, estas fakte korporacio, kiu enspezas monon per nescio de homoj. Ĉefa eco de la membroj estas ke ili ne volas pagi impostojn kaj kiuj kredas ke ili povas elekti kiujn leĝojn sekvi. Membroj de la movado ignoras leĝajn regularojn, evitas pagi monpunojn kaj rezistas agadojn faritajn de publikaj oficistoj, kaj kiam oni petas montri siajn ID-kartojn, ili prezentas falsajn dokumentojn, kiujn ili konsideras kiel la solaj validaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search